 |
MORTiga TRAJN-KATASTROFO en BELGIO
eventeo I eo 15. 02. 2010
Raportoj el Belgio anoncas, ke almenaŭ 20 homoj mortis en frontalfronta kolizio inter du trajnoj ekster la ĉefurbo, Bruselo. Fervojaj respondeculoj diras, ke la du trajnoj koliziis dum la matena pinthoro apud Halle, sudokcidente de Bruselo. La loka urbestro diris al belgaj amaskomunikiloj, ke almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj en la kraŝo, sed fervojaj respondeculoj ne povis konfirmi la ciferon. [...]
Krizolaboristoj aldonas, ke estas difektego en elektrolineoj ĉe la stacio en Buizingen, la distrikto de Halle kie la trajnoj kraŝis. Belga spuroperacianto Infrabel anoncas enketon pri la akcidento. "La ruiniĝo estas grandega," diras la proparolanto de Infrabel Bram de Saedeleer. "Respondeculoj de la publika prokurora oficejo estas ĉe la scenejo kaj kontrolos la enketon. Nia unua zorgego estas por la viktimoj." Kuracistoj provas trakti vunditojn ĉe la loko de la kraŝo dum aliuloj estis kondukitaj al apudaj hospitaloj. Malgrave vunditaj pasaĝeroj estis kondukitaj al sporthaloj por kuracado. [...]
En 2001, ok personoj estis mortigitaj kaj 12 estis vunditaj en frontalfronta kolizio inter antaŭurbaj trajnoj ekster Bruselo. Tiam oni pensis, ke lingvaj malfacilaĵoj inter flandralingva signalrespondeculo kaj franclingva kolego estis kaŭzo en tiu kraŝo. Alia akcidento en 2008 postlasis pli ol 40 homoj vunditaj kiam pasaĝera trajno veturanta laŭ malĝusta direkto frapis kargotrajnon en centra Belgio, AFP novaĵagentejo diris
******************
Ivo LAPPENNA, aurait eu 100 ans le 5 novembre 2009.
Message de Probal DASGUPTA, président de UEA
Prof. d-ro Ivo LAPENNA (1909-1987), kies centjariĝon ni festas la 5-an de novembro en 2009, estis sendube la plej elstara inter la gvidantoj en la organizita Esperanto-movado. Oni ofte ligas lian esperantistan karieron specife kun Universala Esperanto-Asocio, kiun li gvidis en ties modernan institucian formon. Sed lia kontribuo al la Movado superverŝas la limojn de tiu institucia identeco.
LAPENNA estis la plej elstara oratoro en la historio de la lingvo. Lia verko "Retoriko", kiu instruas la arton de parola persvadado, vicas inter la klasikaĵoj pri tiu temo en iu ajn lingvo. Liaj paroladoj restas modeloj ofte aŭskultataj de sinsekvaj generacioj. La sukceso de lia retoriko en Montevideo en 1954 estis venko ne nur por UEA, kiun li tie reprezentis, sed ankaŭ por la parola persvadado, la sola akceptebla batalilo en serioza batalado por la paco. Li multe laboris ne nur por akceptigi kaj fortikigi la demokratian metodaron, sed ankaŭ specife por pliakrigi la retorikon kaj plivastigi la kapablon de publikaj agantoj efike uzi ĝin. Multaj el ni ne memoras, ke li ankaŭ fake okupiĝis pri la evoluigo de nia lingvo: en la Simpozio pri ata/ita, libroforme organizita de la eldonejo Stafeto, gramatikistis kun aliaj gramatikistoj ankaĉ Ivo LAPENNA, tute kapable kaj senglite.
Tamen kompreneble li specife apartenis al tute alia fako: li estis grava fakulo pri la internacia juro, kaj ĝuste surbaze de tiu sia faka kono li muldis la postmilitan laborlinion de UEA. Lia sinengaĝo sur la tereno de la homaj rajtoj kreis apartan profilon ne nur por UEA, sed ĝenerale por la Esperanto-movado de post la dua mondmilito. Pro liaj klopodoj UEA jam ekde 1947 - unu jaron antaŭ la formala adoptiĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Unuiĝintaj Nacioj - enstatutigis la principon, ke la respektadon al homaj rajtoj UEA rigardas kiel nepran antaŭkondiĉon por siaj laboroj.
Al la hodiaŭa generacio devus esti grave, ke li estis inter la unuaj, kiuj en la batalo por konservi la malfortajn lingvojn kaj kulturojn emfazis la koncepton de lingva genocido kiel juran batalilon. El la perspektivo de la juro li prezentis analizon de la lingva geopolitiko kaj bazis sur tio la pledadon por Esperanto kiel justa solvo. La principoj de tiu analizo akiras pli ĝenerale agnoskatan gravecon hodiaŭ, kiam multaj komentantoj iom post iom agnoskas la valoron de moralaj (anstataŭ nur de pragmatikaj) konsideroj en la agado sur la monda scenejo, kaj kiam la voĉoj de la neregistaraj organizaĵoj kiel portantoj de tiuj moralaj valoroj - foje opozicie al la foje senmoralaj ŝtataj sistemoj - plifortiĝas en la internaciaj institucioj.
Mi ne volas en tiel grava jubilea momento paroli ĉefe pri la UEA-kariero de figuro,kiu tiel elstare skulptis tutan ĉielpejzaĝon por la lingvanaro kiel tuto: tro mallarĝe limigi lin al nia asocio donus la impreson, ke ni volus iel ŝteli lian vizaĝon por ni! De LPLP (kiu en lia tempo havis la pranomon "La Monda Lingvo-Problemo") ĝis la serio Oriento-Okcidento, de la dumkongresa oratora konkurso ĝis la roterdama oficejo de UEA, tiom da institucieroj de nia asocio atestas lian ĉarpentistan lerton, ke ni prefere ne eku pri tiu temo, sed lasu al la tuta esperantista publiko, sendiskriminacie pri asocia aparteno, aplaŭdi la memoron de tiu homo, kiu donis al ni plej da kialoj por aplaŭdi! Li estis unu el tiuj malmultegaj, pri kiuj eblas tute sincere kanti, "La mond' aliiĝos, la temp' pasos for/ sed vivos eterne pri ili memor'."
Probal DASGUPTA, prezidanto de UEA.
Fonto : Ret-info : 05. 11. 2009.
Fonto :
******************************************************
Posxtmarko pri Ivo Lapenna
Fonto :
Fonto :
Fonto :
Fonto :
Fonto :
Fonto :
Fonto :
|
 |