La PAPO vizitas ISRAELON kaj PALESTINON
13.05.2009
eventeo I eo
La Papo Benedikto devis renkonti Sron Abbas alveninte en Betlehemo. Parolante ĉe gazetara konferenco en la loĝejo de la palestina prezidento Abbas, li deklaris sian subtenon por palestina ŝtato. "Vatikano subtenas la rajton de via popolo je suverena palestina hejmlando, en la lando de viaj prapatroj, sekura kaj paca kun siaj najbaroj, ene de internacie agnoskitaj landlimoj," li diris. Li esprimis "profundan kompaton" al la viktimoj de la lastatempa konflikto en Gazao. Sed li diris ankaŭ, ke Palestinanoj "rezistu emojn sin turni al agoj de perforto".
La Papo daŭrigis sian tre okupatan tagon en la urbo per subĉiela di-servo. Li donis homilion en la granda placo tuj antaŭ la Preĝejo de la Naskiĝo de Jesuo, la plej malnova preĝejo en la mondo. Kvankam la Kristana loĝantaro de Betlehemo draste malpliiĝis en lastaj jaroj pro elmigrado, la Placo estis plenplena de lokaj Kristanoj kaj pilgrimantoj de aliaj mondopartoj. Iom poste tiun tagon, Benedikto devis ankaŭ viziti la apudan palestinan rifuĝintejon kaj sperti intertraktojn kun Sro Abbas.
La pontifiko ankaŭ renkontis reprezentantojn de la eta Katolika komunumo el la Gaza-Strio kiuj ricevis specialan permeson de la israelaj respondeculoj por vojaĝi al Betlehemo. Mardon, la Papo vizitis en Jerusalemo sank
tajn ejojn de Islamanoj, Judoj kaj Kristanoj. Li vizitis la sanktan moskeon kaj eniris la Kupolon de la Roko, la unua pontifiko li estas, kiu tion iam ajn faras. Tiuj sanktejoj troviĝas sur la Templomonto, ejo sankta al ĉiuj tri monoteismaj religioj, kaj renkontis la Grandan Muftion de Jerusalemo, Mohamed Mohammad Hussein. Tiame la Papo sekvis Judan tradicion ĉe la Muro de Lamentadoj, insertante skribitan preĝon en la fendetojn inter la 2000-jarajn ŝtonojn. Li emfazis la ligojn kiuj ligas Kristanismon kun Islamon kaj kun Judismon. "Hodiaŭ mi havas la okazon ripeti, ke la Katolika Eklezio nerevokeble devontigas sin en vera kaj daŭranta repacigo inter Kristanoj kaj Judoj," li diris.
Poste ĉe alia di-servo en la Valo de Josafat, li diris, ke estas "tragedia realaĵo" la fakto, ke multaj Kristanoj forlasis la regionon. "En la Sankta Lando estas sufiĉa loko por ĉiuj," li diris, instigante aplaŭdon de la ĉeestantaro. Israelo plifortigis sekurecon dum la papa vojaĝo en operaco nomita " Blanka sutano", dekmiloj da gardistoj de la publika ordo deplojiĝis kaj tutaj sekcioj de Jerusalemo estis fermitaj.
****************************
PAPO BENEDIKTO Ekvizitas MEZorienton

JORDANIO /
VATIKANO - 9-an de majo, 2009. eventeo | eo
La Papo Benedikto la 16-a ekkomencis longan travojaĝon en Mezoriento, kie li devas viziti Jordanion, Israelon kaj Palestinon. Ĉe la dua tago de sia vojaĝo en Jordanio, li alvokis al interreligia repacigo, dirante, ke religio devus esti forto por unueco, ne divido. Dum la parolado en la moskeo al-Hussein en la jordana ĉefurbo, Amman, tiun sabaton, li diris, ke manipulado de religio estas la vera radiko de dividoj.
"Certe, la kontraŭdiro de streĉa situacio kaj dividoj inter la sekvantaro de malsamaj religiaj tradicioj, bedaŭrinde, ne povas esti neita. Tamen, ĉu ne ankaŭ estas la kazo, ke ofte la ideologia manipulado de religio, foje por politikaj celoj, estas la vera katalizilo por streĉiteco kaj divido, kaj foje egale perforto en la socio?".
Li diris, ke Islamanoj kaj Kristanoj devas peni por vidi unujn la aliajn kiel fidelaj preĝantoj de Dio "pro la ŝarĝo de nia komuna historio" kiu ofte estis markita de miskompreno.
Inter lia spektantaro de religiaj gvidantoj kaj ŝtatoficistoj estis la Patriarko Emmanuel la Tria Delly, la estro de la Kaldea Eklezio, iraka plej granda Kristana konfesio, kiu vojaĝis al Jordanio speciale por la papa vizito. La Papo dankis lin pro lia ĉeesto, kaj alvokis al la mondo plejeble peni por protekti la irakan Kristanan malplimulton. "Mi alvokas al diplomatoj kaj la internacia komunumo kiun ili reprezentas, kune kun lokaj politikaj kaj religiaj gvidantoj, fari ĉion fareblan por certigi al la antikva
Kristana komunumo de tiu nobla lando sian fundamentan rajton je paca kunekzistado kun iliaj
sampatrianoj," li diris.
La Islama Ag-Fronto, la reĝlanda ĉefa opozicia partio, diris antaŭ la papa vizito al Jordanio, ke Benedikto ne estas bonvena, krom se li pardonpetas pro polemika parolado, kiun li faris en 2006. Benedikto tiam citis mezepokan tekston kiu karakterizis kelkajn el la instruoj de la Profeto Mohamedo kiel "malbonaj kaj malhumanaj". Li ne faris pardonpeton dum sia sabata parolado sed la Princo Ghazi bin Muhammad, konsilisto pri religiaj aferoj de la jordana Reĝo Abdullah, dankis al la Papo pro la "bedaŭro" kiun li esprimis post la lekcio en 2006.
La Papo diris nelonge post la lekcio, ke la teksto ne reflektas sian propran opinion, sed ĝi estis male "simpla citaĵo en superlerneja lekcio".
Antaŭe tiun saman sabaton, la Papo vizitis la Monton Nebo, kie laŭ la Biblia tradicio Dio montris al Moseo la Promesitan Landon. Parolante ĉe la deklivoj de la monto, la Papo alvokis al repacigo inter Kristanoj kaj Judoj. "Inspiru nia renkonto hodiaŭ al ni renovigitan amon al la kanono de la Sanktaj Skriboj kaj deziron venki ĉiujn malhelpojn al la repacigo de Kristanoj kaj Judoj en reciproka respekto kaj kunlaboro," li diris.
"La antikva tradicio de pilgrimo al la Sanktaj Lokoj ankaŭ rememorigas nin pri la nedisigebla ligo inter la Eklezio kaj la Juda popolo."
Dum lia tutsemajna mezorienta vizito,
Benedikto la 16-a ankaŭ vojaĝos al najbaraj Israelo kaj la Palestinaj teritorioj
*********************************
Ave Maria en espéranto
Croyant ou pas, il est toujours possible d'apprécier la musique de SCHUBERT ... surtout quand les paroles sont en espéranto !
cf :
http://esperantretfilmoj.blogspot.com/
Info : Jacques Baratié [24.03.2009]
********************
*******************************
RADIO VATIKANA per PODKASTO
ekde la 8a de marto 2009 ankaŭ la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana estas aŭskulteblaj podkaste - aldone al la aliaj "tradiciaj" elsendomanieroj.
La servon oni povas aboni ĉi tie:
http://www.radiovaticana.org/it1/on_demand.asp?gr=esp
Viaj reagoj, rimarkoj kaj komentoj estos bonvenaj.
Se oni deziras subteni la ĉeeston de Esperanto en Radio Vatikana, prefere oni adresu mesaĝojn nacilingve al la direkcio de la Radio:
dirpro @ vatiradio.va
Amike,
Carlo Sarandrea
el [sce, soc.culture.esperanto]
Fonto: Ret-Info
******************************************************
LA PAPO NULIGAS EKSKOMUNIKON de INTEGRISMAJ EPISKOPOJ
Eŭropo - Socio

VATIKANO - 26-an de januaro, 2009. info : eventeo | eo
La Papo nuligis la ekskomunikon de kvar integrismaj episkopoj, el kiuj unu estas reviziisma religiulo, cele al revenigo de
iliaj 150 000 subtenantoj en la komunumo de la Katolika Eklezio.Dekreto de la kongregacio pri la episkopoj, kiu datiĝas de la 21-a de januaro kaj kiu estis publikigita lastan sabaton de Vatikano, nuligis la ekskomunikon de Bernard Fellay, Ĝenerala Superulo de la Sacerdota Frateco Sankta Pio la Deka (france FSSPX), kaj ankaŭ tiun de Bernard Tissier de Mallerais, Richard Williamson kaj Alfonso de Galaretta.
Ĉi tiu aranĝo kiu konsistigas "tre gravan paŝon al la restarigo de la plena komunumo de la Eklezio" tiel konkretigas "la propran sindevontigon " de Benedikto la 16-a por meti finon al dudek jaroj da skismo, emfazas la proparolanto de Vatikano, Patro Federico Lombardi. Patro Lombardi certigis, ke la "homama" gesto de la Papo al la malgranda ekstreme konservativa grupo kaj la reviziismaj celoj de la episkopo Robert Williamson havas "nenio komunan", aldonante, ke la FSSPX "krome distanciĝis" de li pri ĉi tiu afero. Ĉi tiu 67-jaraĝa brita prelato refutas la ekziston de gaskameroj en la naziaj kampoj, kaj tion refoje asertis en antaŭnelonga elsendaĵo de sveda televido, ĝuste kiam Vatikano pretigis sin por publikigi la levon de la ekskomuniko prononcata en 1988 kontraŭ li kaj liaj tri kolegoj.
"Mi opinias , ke ne estis gaskameroj (...) Mi opinias, ke 200 000 - 300 000 personoj el la juda popolo pereis en koncentrejoj, sed eĉ ne unu en gaskameroj ", li diris. Liaj komunikaĵoj kaŭzis profundan emocion tutmonde kaj precipe en Francio, kie FSSPX, kvankam tre malplimulta, estas bone establita. FSSPX estis kreita en 1969 de Marcel Lefebvre, tiama episkopo, kiu kontraŭis la Duan Koncilion de Vatikano kiu subtenis la principojn de demokratio kaj religia libereco. FSSPX ankaŭ kolektis la fidelulojn ligitajn al la antikva rito de di-servo en la latina lingvo, forlasita por pli moderna liturgio. La decido de la episkopo Lefebvre ordini kvar episkopojn sen la konsento de la tiama Papo Johano Paŭlo la Dua, en 1988, kondukis al ilia ekskomuniko, kaŭzante la plej gravan skismon ekde la Protestanta Reformo en la 16-a jarcento.
***************************************************************
4 000-a elsendo de Radio Vatikana
La 5-an de oktobro 2008 Radio Vatikana disaŭdigos sian 4 .000-an (!!)
elsendon en esperanto.
La unua elsendo okazis en la nokto inter la 17-a kaj la 18-a de aprilo 1976 (tio signifas inter la Sankta Sabato kaj la Paska Dimanĉo), en la kadro de la programo «Kun ni en la nokto». Kiel raportite en "Espero Katolika" 7/1976
Tiu unua elsendo konsistis nur el kelkaj vortoj de meditado, legitaj de s-ino Elizabeta Rzemnyi - Puracchio, hungarino loĝanta en Romo. Laŭ la planoj ĝi estus devinta esti pli ampleksa kaj surondiĝi duonhoron pli frue, sed pro la escepta longa daŭro de la paskaj ceremonioj oni devislastmomente limigi la daŭron kaj prokrasti la elsendon.
Ekde la 25-a de aprilo 1976, kontraŭe, estis disaudigata kvinminuta programo, registrita de la menciita sinjorino kaj de patro Giacinto Jacobitti. Sekvis pli ampleksaj kaj regulaj elsendoj ekde la 2-a de januaro 1977, ĝis la nuntempo. Pri la aparta statuso de la E-elsendoj de Vatikana Radio, oni povas legi klarigojn en Espero Katolika 6/1988
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1988_06.htm#13
Por aŭskulti:
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
Antonio De Salvo
info Ret-info 04.10.2008
*************************************************
Radio Vatikana elsendas en Esperanto.
Ankaŭ, ke tiuj elsendoj estas troveblaj ĉe la retpaĝo:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org
Sed mi aldonas la jenan informon: la tekstoj de ĵaŭdaj rubrikoj "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", plejmulte de oktobro-2007 ĝis aŭgusto-2008, estas publikigitaj kune kun la koncernaj son-dosieroj.
La elsendoj, kiuj havas ankaŭ tekston, estas markitaj per simbolo kun verda pilketo, maldekstre de la titolo.
Bonvole aŭskultu la elsendojn de Radio Vatikana, legante ties tekstojn, kaj se vi povos, bonvole sendu ankaŭ dank-mesaĝojn al la radi-estroj pri ĉio publikigita tie! Tio certe estos grandega stimulo al niaj samideanoj, la senlacaj respondeculoj pri la elsendoj.Estas la eblo ankaŭ kunlabori kun Radio Vatikana ... ĉu vi povas?
Amike kaj frate en Kristo,
Vitor Luiz
vicxjo@gmail.com
*****************************************************