MESAĜO DE L.C. ZALESKI-ZAMENHOF PRI LA ZAMENHOF-JARO
Unesko. Parizo. La 15an de decembro 2008.
La ZAMENHOF-jaro, solene inaŭgurita ĉe Unesko la dekkvinan de decembro pasintjara estas la centkvindeka jaro de la vivo de mia avo, Ludoviko Lazaro ZAMENHOF. Mi insistas pri la vortoj "de la vivo". Ĉar tio signifas, ke Li daŭre estas vivanta, almenaŭ virtuale, vivanta en niaj koroj, danke al Liaj idealoj, konstante aktualaj. Tiel la idealo de toleremo, de respekto de aliulo malsama, ĉu pro la koloro de lia haŭto, ĉu pro lia religio, ĉu pro lia kulturo kaj pro la lingvo tiun kulturon esprimanta. Li bone konsciis, ke la diverseco, la multnombro de diversaj kulturoj, konsistigas grandan riĉecon de homaro, riĉecon ĉiuriske savendan. Sed Li ankaŭ konsciis, ke por eviti, ke tiu diverseco nasku malamikecon, necesis havigi al la diversaj socioj eblan komunikilon pere de lingvo neŭtrala, la dua lingvo por ĉiuj, lingvo ne celanta substituiĝi al la lingvoj gepatraj.
Sed kiu Li estas, Ludoviko Lazaro, kreinto, aŭ kiel Li preferis esti nomata, "iniciatinto" de tiu lingvo internacia? De kie Li venas? El kia lando de nia terglobo? Ni povas legi, gravuritan sur unu el Liaj monumentoj, la eltiraĵon de Lia parolado en kiu Li aludis "Litovion, Lian karan patrujon". Tamen, en alia parolado, Li prezentiĝis "filo de Pola tero, tero sur kiu Li naskiĝis, sur kiu Li vivis kaj laboris, tero en kiu Li deziris esti entombigota". Ĉi-rilate la kontraŭdiro estas nur ŝajna. Ĉar la regiono de Bjalistoko, kie Li naskiĝis, estis iam parto de la Respubliko de Du Popoloj, originanta de la Pol-Litova Unio decidita komence de la dekkvina jarcento. Ĝi tiam ampleksis teritoriojn etendiĝantajn inter la Balta ĝis la Nigra Maroj. Ĝin fakte priloĝis ne nur Poloj kaj Litovoj, sed ankaŭ Rutenoj, prauloj de Bjelorusoj; Kozakoj, prauloj de Ukrainoj; kaj ankaŭ Judoj, kies multnombra komunumo tie instaliĝis jam inter la dekdua kaj la dekkvara jarcentoj. Tamen en la jaro de la naskiĝo de mia Avo la Respubliko de Du Popoloj ne plu ekzistis; la urbo Bjalistoko estis tiam aligita al la regiono de Grodno. Sekve, laŭjure, ZAMENHOF estis Rusa regato, la Juda nacieco estinte enskribita en Lia pasporto.
Kiu do finfine Li estas, Doktoro Esperanto : ĉu Polo, Litovo, Ruso, aŭ Judo? Cetere en Hispanio Li portas la medalon de Izabela la Katolika, en Francio Li estas Kavaliro de la Honora Legio, dum multaj monumentoj starigitaj memore al Li, stratoj kaj placoj dissemitaj tra kvindeko da landoj de la terglobo portas Lian nomon. Li jam respondis : Li estas Homarano, Li do apartenas al la tuta homaro.
Li sekve ĝojas observante la falon de muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj, muroj, kies detruon Li kantis en siaj profetaj poemoj. Li ĝojas observante la popolojn iam malamikajn, formantajn grandan rondon familian tra la tuta Eŭropo kaj baldaŭ tra la tuta mondo.. Nur mankas al tiu rondo familia la komunikilo neŭtrala, respektanta lingvojn naciajn, vehiklojn de kulturaj riĉecoj; mankas lingvo internacia, kiu ne penus al ili substituiĝi. Ni esperu baldaŭan malaperon de tiu manko. Ni esperu: la espero estas ja simbolo de nia Esperanto.
Tamen ni ne nur esperu. Ni ankaŭ laboru por kontribui ke la ZAMENHOF-Jaro, kulminonta en Bjalistoko dum la venonta Jubilea Kongreso, estiĝu grava paŝo sur la vojo al la epoko, kiam homoj nian lingvon parolante ne nur komuniku sed amikiĝu !
Louis C. Zaleski-Zamenhof
*******************************************************
Mesaĝo de Probal DaŜgupta al Unesko-konferenco
La 16an de decembro 2008.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Mesaĝo de la prezidanto de UEA, Probal DaŜgupta, estis laŭtlegita dum la solena konferenco pri Esperanto en la Pariza sidejo de Unesko lunde la 15-an de decembro 2008. Laŭ ĉeestintoj la konferenco estis granda sukceso. Libera Folio publikigas la kompletan tekston.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Sinjorinoj kaj sinjoroj,
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Estas granda privilegio povi adresi al vi kelkajn vortojn. Ni dankas al la pola delegacio kaj al la litova delegacio, kiuj kunorganizis kun ni ĉi tiun konferencon pri “Esperanto : egalrajteca lingvo” sur la sojlo de la centkvindekjara jubileo de la iniciatinto de Esperanto, Lejzer Ludwik Zamenhof.
Ĉi tiu konferenco pontas inter du UN-jaroj – la Internacia jaro de lingvoj 2008 kaj la Internacia jaro de interpaciĝo 2009 – kaj ankaŭ la Internacia jaro de lernado pri lingvaj rajtoj 2009. Ni trovas nin evidente ĉe momento, en kiu la temoj de lingvaj rajtoj, de paco kaj de interpaciĝo konverĝas – sur la pioniran figuron de Zamenhof, al kiu la strebado al lingve egalrajta mondo ŝajnis nepra premiso por la paco kaj interpaciĝo.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Kiel vi sendube scias, meti Esperanton kaj ĝian iniciatinton Zamenhof sur la oficialan kulturan mapon de la mondo estis institucia atingo ĝuste de Unesko. Tamen, en 1954, kiam Unesko prie rezoluciis dum sia konferenco en Montevideo – aŭ tempe de la centjara jubileo de Zamenhof en 1959 – aŭ eĉ en 1985, kiam Unesko reemfazis sian pozitivan takson pri la kontribuo farita de la Esperanta komunumo al la interkultura kompreniĝo – la internacia komunumo ankoraŭ ne plene konstatis, kion signifos por ni ĉiuj la pionira laboro de Zamenhof.
Se mi rajtas komenci sur la enhava flanko, nur en la lastaj jaroj la internacia komunumo komencis kompreni, ke ne nur la ekonomiaj malegalecoj spronas rankoron, malamikemon kaj militon; ke la malegala aliro al la lingvaj, kulturaj kaj intelektaj rimedoj negative efikas sur la homan bonfarton kaj la internacian stabilecon; ke konservi la lingvan kaj vivan diversecon de la planedo estas nepre por ke la estonteco ne estu makdonalda. Ĉi tiuj komprenoj estis kernaj al la mesaĝo de Zamenhof kaj animas ĝis hodiaŭ la tagordon de la Esperanta movado.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Se mi transiru de la enhavo al la formo, la civilsocia iniciato lanĉita de Zamenhof – la Esperanta movado – ne simple lobie turnis sin al la naciŝtatoj. Lia iniciato vartis komunumon, kiu baziĝis sur komunaj kulturaj valoroj, flegas alternativan vivstilon nekonsumisman, kaj kontraŭas blindan akceptadon de la tagordoj de naciŝtatoj. Estas hodiaŭ vaste agnoskate, ke la laboron flegi la valorojn neprajn por la kvalita estonteco de la surtera vivo povas taŭge fari sur la internacia nivelo nur koalicio gvidata de civilsociaj agantoj. Kongrue kun tio, la internacia komunumo – kaj specife Unesko – evoluas al reagordo, kiu donas al la civilsociaj voĉoj egalan rolon en la decidado pri la publikaj strategiaroj. Grandparte danke al la fortostreĉo, kiun gvidis Unesko tra la tuta 2008, la publiko hodiaŭ pli klare komprenas la gravecon konservi la riskiĝintajn kaj marĝenigitajn lingvojn kaj protekti la interesojn de iliaj parolkomunumoj. Kiel vi scias, jen demando, pri kiu la Esperanto-movado kerne okupiĝas jam de la tempo de Zamenhof. En la kadro de la ĉi-sektora agado de Universala Esperanto-Asocio – kuna agado kun Unesko ekde 1954 – mi volus mallonge substreki tri punktojn.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Unue, la aliro de UEA al demandoj rilate la malegalecon ne sekvas metodon de malordiga, plendo-kria agitado kun la celo ĝeni la laboron de aliaj. La esperantistoj ĉiam troviĝis inter la ĉefaj arkitektoj de la pozitiva aliro, laŭ kiu prioritatas la rajtoj kaj disponigendoj. Juna aŭstralia diplomato, la esperantisto Ralph Harry, verkis la unuan malneton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj [UDHR], surbaze de kiu oni ĝismarĉandis la finan tekston.
UEA formale akceptis statuterojn pri homaj rajtoj jam en 1947, unu jaron antaŭ la UDHR mem. Al ni gravegas esti parto de la solvo kaj ne parto de la problemo. Ni notas kun plezuro, ke la civilsocia aktivismo ĝenerale nun evoluas al la rajtoj kaj disponigendoj.
Interalie disponigendas al la monda publiko egala aliro al la kultura kaj literatura heredaĵo de la homaro. UEA, reage al la uneska alvoko pri konkretaj paŝoj por antaŭenigi la interkomprenon kulturan, egidis ekde 1961 libroeldonan programon – la serion Oriento-Okcidento. Tiu ĉi specifa korbo da pintaj tradukoj tipe ekzemplas la multe pli grandan tradukaron disponeblan en Esperanto.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Mia dua punkto estas, ke la tradukitaĵaro aperinta en Esperanto estas ŝajne la plej ekvilibre multfonta tradukaro havebla en iu ajn lingvo hodiaŭ. La publika opinio en la Esperanta komunumo aktive apogas ekvilibre multfontan tradukaron kiel celon, diference de la eldonantaro aŭ legantaro en la angla aŭ la franca aŭ la germana.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Mia tria kaj lasta punkto temas pri la esploroj pri la publika strategiaro. Kiam UEA rimarkis, ke la socilingvistoj de si mem ne baldaŭ komencos la seriozan esploradon pri la lingvo-elektoj en la publikaj institucioj, ĝia sciencularo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado, lanĉis la revuon Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, kiu ekde 1969 sukcesis establi la lingvo-politikon kiel gravan sciencan entreprenon kun solidaj efikoj sur la edukon kaj la politikon. Jen tereno, sur kiu UEA intime kunagas kun edukistoj, lingvistoj, politologoj, ekonomikistoj kaj aliaj samentreprenanoj, kiuj ne havas komune kun ni la intereson pri Esperanto.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Ni laboras por la interesoj de ĉiuj parolkomunumoj en la mondo, ne nur por la disvastigo de Esperanto.
Sinjorinoj kaj sinjoroj, ne estas hazarde, ke niaj pintaj poetoj kutime parolas la hungaran aŭ la islandan aŭ la katalunan. Vi devus rigardi la komunumon de Esperanto-parolantoj kiel ian koalicion, kiu reprezentas la interesojn de la pli malgrandaj lingvoj.
Mi fine dankas vin pro tio, ke vi trovis la tempon por aŭskulti nin en tiu ĉi grava momento – kiam la internacia komunumo metis sur sian praktikan tagordon la seriozan kaj justan mastrumadon de la lingvaj kaj kulturaj rimedoj de la homaro. Estas por ni granda plezuro labori kun vi ĉiuj.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
La prezidanto de UEA,
Probal DaŜgupta
*******************************************************
Esperanto ĉe Unesko / L'espéranto à l'Unesco Info Henri MASSON 19 XII 2008
Interrete troveblaj estas diversaj raportoj, videoj kaj fotoj pri la kunveno okazinta en la pariza sidejo de Unesko la 15an de decembro 2008 memore al la 150a datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof (1859-2009).
Inter la ĉeestantoj estis s-ino Maria Wodzyrińska-Walicka (ambasadorino de Pollando), s-ino Ina Marčiulionytė (ambasadorino de Litovio), D-ro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de Lejzer Ludwik Zamenhof. Uneskon reprezentis s-ro Mauro Rosi (sekcio de la kreaj industrioj por disvolviĝo). Prelegis prof-ino Henriette Walter.
Raporto de Arno Lagrange ĉe Ipernity : http://www.ipernity.com/blog/48442/99767La eventon anoncis la retejo de Unesko kaj i.a. Libera Folio : http://www.liberafolio.org/2008/uneskozam/
Divers rapports, vidéos et photos peuvent être trouvés sur la Toile à propos de la réunion qui a eu lieu au siège parisien de l'Unesco le 15 décembre 2008 en mémoire du 150e anniversaire de la naissance du Dr Zamenhof (1859-2009).
Parmi les participants se trouvaient Mme Maria Wodzyrińska-Walicka, ambassadrice de Pologne, Mme Ina Marčiulionytė, ambassadrice de Lituanie, le prof. Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, petit-fils du Dr Lejzer Ludwik Zamenhof. L'Unesco était représenté par M. Mauro Rosi (Division des industries créatives pour le développement). Mme Henriette Walter, professeur émérite de linguistique à l'Université de Haute Bretagne, y a présenté une conférence.
Krokodilo a publié à ce sujet un article sur Agoravox :
http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=48961
Rapport de Arno Lagrange sur Ipernity : http://www.ipernity.com/blog/48442/99767
L'événement a été annoncé entre autres sur le site de l'Unesco , "Libera Folio" : http://www.liberafolio.org/2008/uneskozam/
Biographie de Dr. L.L. ZAMENHOF
Le docteur Ludwik Lejzer Zamenhof (francisé Louis Lazare Zamenhof, 15 décembre 1859-14 avril 1917) est un médecin ophtalmologiste polonais. Né dans une famille de confession juive, sa langue d’usage est le yiddish, le russe mais également le polonais (voir biographie : A. Zakrzewski, E. Wiesenfeld) . Il est connu pour avoir établi les bases de la langue construite espéranto, encore utilisée de nos jours. Le nom de cette langue vient de son pseudonyme, Docteur Esperanto.
L’enfant
Partagée entre l’Autriche, la Prusse et la Russie, la Pologne n’existe plus au moment où naît, à Bialystok, le 15 décembre 1859, Ludwik Lejzer (Louis Lazare) Zamenhof. Aujourd’hui chef-lieu de Voïvodie située en Pologne orientale, à proximité de la frontière russe, sa ville natale est alors habitée par des Polonais, des Allemands, des Russes et des Juifs.
Avec une telle diversité de nationalités, de religions, de langues et de mœurs, Bialystok est le théâtre permanent de tensions et de graves incidents. Louis Lazare en vient dès son enfance à s’interroger sur le moyen d’éradiquer les préjugés de race, de nationalité et de religion.
Fils de Markus, professeur d’allemand et de français, auteur de manuels très renommés de langues et de géographie, rigoureux, très attaché à la culture du savoir, et de Rozalia (Liba), une mère sensible et profondément humaine, le jeune Zamenhof se passionne vite pour les langues. Brillant élève, il se rend bien compte qu’au sein de chacune des communautés qu’il côtoie se trouvent des gens avec lesquels tout problème peut trouver une solution honorable.
Il sent que l’impossibilité de communiquer joue un grand rôle dans cette situation. Une passerelle linguistique, au moins entre ces gens-là, ouvrirait la voie à des relations constructives. Idée somme toute pleine de bon sens si l’on considère que des peuples hier ennemis « définitifs » en sont venus à coopérer, et même à établir des liens d’amitié à partir du moment où un nouvel état d’esprit a pu s’instaurer.
Le premier projet de langue internationale
Alors qu’il aime la langue russe, Louis Lazare voit pourtant cet état d’esprit, à l’échelle du monde, à travers une langue n’appartenant à aucun pays dominant, sans lien avec quelque nation que ce soit. Il s’attèle donc sans tarder à la tâche. Il n’a que 19 ans lorsqu’il présente un projet de langue baptisée « Lingwe Uniwersala » à ses camarades de lycée. Mais l’enthousiasme juvénile n’est pas ce qu’il y a de plus durable.
Il se retrouve vite seul, et les circonstances vont quelque peu perturber ses projets. Son père l’envoie étudier la médecine à l’Université de Moscou. Hostile à des activités qu’il juge chimériques et craignant que des documents qui puissent sembler être chiffrés n’attirent des ennuis à son fils, il lui fait promettre de ne pas s’occuper de cela durant ses études, et garde les notes et manuscrits sous clé.
L’étudiant
À Moscou, les études de médecine n’empêchent pas Louis Lazare de toujours s’intéresser aux langues. À vingt ans il rédige une grammaire de yiddish qui ne sera jamais publiée. Il tient malgré tout sa promesse quant au projet qui lui tient pourtant à cœur.
De par ses origines, la question juive le préoccupe aussi. Il prend part à des activités visant à établir une colonie, voire un pays, où le peuple juif pourrait vivre sa propre vie. Il se rendra compte, après son retour à Varsovie, de la contradiction entre un tel projet et ses aspirations à unir les peuples, d’autant plus que certains comportements excessifs l’inquièteront. Il décidera par la suite de se mettre avant tout au service de l’humanité tout entière, conscient que c’est seulement ainsi qu’il servira le mieux son peuple et lui restituera sa dignité.
Après deux ans d’études, il revient à Varsovie avec la certitude que son père, homme scrupuleux, a conservé ses manuscrits en lieu sûr, avec l’idée qu’il pourra enfin reprendre ses travaux languistiques. Sa mère lui fait alors savoir que son père a tout détruit. L’amertume et la rancœur cèdent vite la place à la détermination. Quoi qu’il en soit, Louis Lazare se sent désormais libre. Il se remet à l’ouvrage. Sa mémoire lui permet de reconstituer l’essentiel de sa langue. Il lui apporte des modifications, des améliorations. Il analysa le fonctionnement des langues agglutinantes telles que le finnois, l’estonien, le hongrois et le turc, et des langues isolantes telles que le chinois. On sait qu’il effectua ses observations de linguistique comparée lors de ses études de médecine à Moscou, ceci grâce aux contacts directs qu’il avait avec des étudiants venus de toutes les régions linguistiques du vaste empire russe.
Le docteur
Louis Lazare termine ses études à Varsovie puis s’installe comme généraliste. Ses premiers pas dans la vie professionnelle sont particulièrement pénibles. Il exerce sa profession dans des milieux défavorisés.
La douleur physique et morale de ses patients le bouleverse au point qu’il ne peut plus tenir. Il décide de se spécialiser en ophtalmologie. La pratique de cette spécialité, toujours dans des quartiers très pauvres à Kherson, près de la Mer Noire, à Grodno, en Lituanie, puis à Varsovie, lui permet de vivre plutôt mal que bien. Il lui arrive de renoncer à faire payer ses consultations et ses soins. Le jour, il soigne. La nuit, il travaille sur la nouvelle langue.
1887 : année de la chance
Le 26 juillet 1887, après bien des entraves parmi lesquelles la censure et les obstacles financiers, résolus grâce à son futur beau-père, Louis Lazare parvient enfin à publier un premier manuel en russe sous le titre « Langue Internationale ». Il adopte alors le pseudonyme de « Doktoro Esperanto ». C’est par le biais de ce pseudonyme que nait le nom sous lequel la Langue Internationale se fera peu à peu connaitre du grand public.
Il se marie le 9 août 1887 avec Klara Silbernik. Compagne enthousiaste, enjouée, dévouée, collaboratrice efficace, elle a épousé l’homme tout autant que l’idée. Et le beau-père, Alexandre Silbernik, sera toujours là lorsque surviendront des difficultés, partageant l’idéal de son gendre et l’enthousiasme de sa fille.
Il travaille toujours intensivement, malgré bien des épreuves. Il écrit en prose et en vers. Il traduit beaucoup, afin que la Langue Internationale soit éprouvée, rodée, qu’elle n’ait rien à envier aux autres sur les plans de l’expression, de la précision, de l’esthétique. Des avis favorables se manifestent peu à peu : American Philosophical Society en 1889, Max Müller, l’un des plus éminents linguistes de l’époque, et Léon Tolstoï en 1894. En 1889 paraît la première liste de mille adresses ; il y en aura 5 567 en 1900, 13 103 en 1905.
La censure du régime tsariste n’est pas parvenue, en 1895, à empêcher l’essor de la langue qui a déjà franchi les frontières de l’Empire russe et qui gagnera les autres continents au début des années 1900. Des sociétés d’espéranto se fondent : 44 en 1902, 308 en 1905...
1905 : premier congrès universel d'espéranto
Boulogne-sur-Mer accueille le premier Congrès universel d’espéranto avec 688 participants de 20 pays. Preuve est faite que l’espéranto utilisé jusqu’alors essentiellement par écrit, fonctionne parfaitement. Pendant ce congrès, Zamenhof fonde une instance linguistique, le Lingva Komitato (comité linguistique), qui deviendra l'Akademio de Esperanto. Le Fundamento, qui fixe les 16 règles fondamentales de la langue, est adopté lors du congrès mondial de Boulogne. Les congrès se suivront ensuite chaque année : 1906 à Genève, puis Cambridge, Dresde, Barcelone, Washington, Anvers, Cracovie (l’un des plus importants), Berne.
Tout est prêt, le 2 août 1914, pour accueillir à Paris 3 739 congressistes originaires de 50 pays. Ce congrès n’aura malheureusement pas lieu : la Première Guerre mondiale vient d’éclater, et Zamenhof n’en verra pas la fin.
Ses talents
Zamenhof maîtrisait le russe, le polonais, l’allemand, l’hébreu et le yiddish. Il connaissait bien le latin, le grec ancien, l’anglais et le français, assez bien l’italien, et avait aussi quelques connaissances d’araméen. (Ce qui lui donnait une certaine connaissance de dix langues indo-européennes et d'une langue anationale.) Il avait en outre étudié le volapük, (projet de langue internationale élaboré par Johann Martin Schleyer en 1879) qui échoua après une courte période de succès. Une période suffisamment longue toutefois (1879-1889) pour ne pas discréditer l’idée de langue internationale construite.
Contrairement à d’autres, Zamenhof ne s’est pas comporté en auteur. Il avait renoncé à ses droits et, en 1912, lors du congrès de Cracovie, il avait déclaré qu’il ne serait plus jamais devant les congressistes, mais parmi eux. Il avait compris qu’une langue ne pouvait être l’affaire d’un seul homme, ni même d’un comité de linguistes. Celle qu’il proposait au monde devait être capable de vivre sa propre vie, sans dépendre de son initiateur.
De 1912 à sa mort, il s’attacha surtout à des traductions et aussi à la réalisation pour les religions de ce qu’il avait fait pour les langues : extraire le meilleur d’entre elles pour en faire percevoir l’esprit plutôt que la lettre.
C’est seulement en 1984 que l’on a découvert, en Allemagne, que Zamenhof avait obtenu un brevet d’invention pour une machine à écrire. Faute d’argent pour la mettre sur le marché, il n’en profita pas. D’autres hommes eurent la même idée et l’exploitèrent.
Ludwik Lejzer Zamenhof est enterré au cimetière juif de Varsovie.
Homme d’abord
Zamenhof s’est toujours montré attentif à l’aspect humain des choses. Sans violence, il s’est battu sans autres armes qu’une inébranlable force morale afin que tous les peuples pussent retrouver leur dignité et dialoguer dans un esprit que ne sauraient instaurer et vivifier les mots Liberté, Égalité, Fraternité gravés dans la pierre.
Les adversaires de Zamenhof, surtout au sein du mouvement, se moquaient de lui en le traitant de « prophète juif » en raison de son rêve, qu’il appelait « l’idée interne », de réconcilier un jour l’humanité. Pour ces intellectuels, l’espéranto était uniquement à considérer comme un projet linguistique et ils ne songeaient qu’à discuter de questions de grammaire pour définir la marque du pluriel ou l’infinitif. Mais c'était justement cette idée interne qui enthousiasmait les simples adhérents qui voyaient en elle le moyen d’arriver à une meilleure communication internationale.
Cette opposition éclata lors du Congrès de Boulogne. Les dirigeants à qui Zamenhof avait communiqué le texte de son discours furent scandalisés de son ton messianique et prédirent une tempête de sifflets. En fait ce discours fut accueilli par de longs applaudissements plusieurs fois répétés, tandis que les opposants, perdus dans la foule, se contentaient de prendre des mines de désapprobation. Le clivage se concrétisa par la suite, lors de la crise de l’Ido : un grand nombre d’intellectuels adhérèrent à cette nouvelle langue qui satisfaisait mieux leurs conceptions théoriques, mais la masse ne suivit pas et l’on retrouva bientôt, comme on dit, une armée sans chefs et des chefs sans armée.
Jusqu'à son décès en 2005, le Japonais Itô Kanzi a continué de réunir les écrits et discours de Zamenhof (49 volumes, soit plus de 20 000 pages) et le professeur Umberto Eco a déclaré, quant à lui, à propos de l’espéranto : « j’ai constaté que c’est une langue construite avec intelligence, et qui a une histoire très belle »...
Références
La fiche d’information (Z1) : SAT-Amikaro, 67 avenue GAMBETTA, 75020 PARIS.
L’homme qui a défié Babel, par René Centassi et Henri Masson ; avant-propos de Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, Éditions Ramsay
André Cherpillod, Zamenhof et le judaïsme, La Blanchetière, Courgenard, 1997.
André Cherpillod, Zamenhof kaj judismo, La Blanchetière, Courgenard, 1997.
André Cherpillod, L.L.Zamenhof, datoj, faktoj, lokoj, La Blanchetière, Courgenard, 1997.
Source : Wikipedia
Le Dr Louis Lazare ZAMENHOF,
le grand-père de Louis ZALESKI-ZAMENHOF,
le créateur de la langue internationale Espéranto, né le 15 décembre 1859.
Fête de ZAMENHOF le 15 décembre à l'UNESCO
À l'initiative de la délégation polonaise à l'Unesco, soutenue par la délégation lituanienne et en collaboration avec l'Universala Esperanto-Asocio [UEA], des solennités auront lieu le 15 décembre 2008 au siège de l'Unesco pour célébrer la naissance du Dr Louis Lazare ZAMENHOF. Ce sera en même temps une belle introduction à l'année 2009, celle du 150e anniversaire de la naissance de ZAMENHOF
Durant la fête, il y aura des salutations officielles des ambassadeurs et représentants de l'Unesco, suivies par des allocutions, un spectacle de petits films sur l'espéranto et un buffet. Les principales interventions seront celles de la linguiste française Henriette WALTER et du petit-fils de ZAMENHOF, Louis ZALESKI-ZAMENHOF.
Le tout aura lieu dans une ambiance solennelle de 17h 30 à 20h 30 au siège de l'Unesco, à Paris (7 place de Fontenoy, Paris 7ème).
Tous les espérantistes sont chaleureusement invités à y participer. Pour entrer au siège de l'Unesco, vous devrez être inscrit sur une liste qui sera mise à la disposition de l'Unesco. Pour être sur cette liste, si vous êtes prêt à y participer, veuillez tout de suite envoyer à l'adresse suivante <zamenhof.che.unesko @ co.uea.org> votre nom personnel, votre nom de famille votre adresse postale et réticulaire.
Venez, nous souhaitons montrer à l'Unesco combien il y a d'amoureux de la langue de ZAMENHOF loin de Paris par le rail.
Le comité d'organisation
ZAMENHOF-festo en UNESKO la 15-an de decembro 2008
Iniciate de la pola delegitaro ĉe Unesko, subtenata de la litova delegitaro, kaj en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio, la 15-an de decembro 2008 okazos en la sidejo de Unesko en Parizo solenaĵo por celebri la naskiĝon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Samtempe ĝi estos bela enkonduko al la jaro 2009-a, la 150-a datreveno de la naskiĝo de ZAMENHOF.
Dum la festo estos pluraj oficialaj salutoj de la ambasadoroj kaj de reprezentantoj de Unesko kaj sekvos poste paroladoj, spektado de filmeto pri Esperanto kaj bufedo. La ĉefaj paroladoj estos tiuj de la franca lingvistino Henriette WALTER kaj de la nepo de ZAMENHOF, Louis ZALESKI-ZAMENHOF.
La tuto en solena etoso okazos de la 17,30 ĝis la 20,30 en la sidejo de Unesko en Parizo (7 place de Fontenoy, 7a distrikto).
Ĉiuj esperantistoj estas varme invitataj partopreni. Por eniri la sidejon de Unesko vi devos esti en listo antaŭliverota al Unesko. Por esti en tiu listo, se vi pretas partopreni, bonvolu tuj sendi al la ret-adreso <zamenhof.che.unesko @ co.uea.org> vian personan nomon, familian nomon, poshtan adreson kaj ret-adreson.
Venu, ni deziras montri al Unesko kiom da ŝatantoj de la lingvo de ZAMENHOF estas en vagonara malproksimeco de Parizo.
La organiza komitato
MESAĜO DE UNESKO al la 93a Universala Kongreso
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Ĉi tiu kongreso okazas je tute taŭga momento : duone tra la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Kiel esenca dimensio de homa ekzistado, lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko, kaj ni ludas gvidan rolon en la kunordigado de agadoj tra la jaro. Fakte, lingvoj estas menciitaj en la unua artikolo de nia Konstitucio, kiu diras ke la celo de la organizo estas "kontribui al paco kaj sekureco, stimulante kunlaboradon inter la nacioj per edukado, scienco kaj kulturo por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de leĝoj kaj por la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj (…) sendistinge pri raso, sekso, lingvo aŭ religio."
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Ĉi tiu vizio daŭre gvidas la laboron de la organizo, kaj je la labora kaj je la normiga niveloj, en ĉiuj niaj kampoj de kompetento : edukado, sciencoj, kulturo kaj komunikado. Ni laboras por antaŭenigi plurlingvan edukadon kaj multlingvismon en ciberspaco, por savi endanĝerigitajn lingvojn, plifortigi indiĝenajn lingvojn kiel portilojn de scienca scio kaj scipovo, kaj por analizi la ligojn inter la paktikado de lingvoj kaj sociaj transformiĝoj. Nian agadon en la kampo de lingvoj antaŭnelonge plifortigis la kreado de Intersektora Platformo por Lingvoj kaj Multlingvismo. Plie, Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizo: niaj gvidaj organoj laboras per naŭ lingvoj, kaj multaj paĝoj kaj temoj en nia Unesko-retejo estas seslingvaj. Estante centra por la identeco de individuoj kaj reprezentante strategian faktoron por daŭrigebla evoluo, multlingvismo estas nuntempe, en epoko de tutmondiĝo, pli ol iam ajn ŝlosila temo por la estonteco de la homaro. Tial la slogano, kiun ni kreis por la Internacia Jaro de Lingvoj esprimas klare sed elokvente, ke "lingvoj gravas".
Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93a Uiversala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Tial mi deziras al la Universala Esperanto-Asocio, al la organizantoj de la kongreso kaj al ĉiuj partoprenantoj plenan sukceson en iliaj diskutadoj.
<!--[if !supportEmptyParas]-->
Koichiro Matsuura
Ĝenerala Direktoro de Unesko
<!--[if !supportEmptyParas]--> <!--[endif]-->