1. DÉCÈS...FORPASOJ... MAŭRO LA TORRE: MATEMATIKA LINGVISTIKO 26.03. 2010
Rubrique nécrologique
rubriko nekrologa
****************************************
Raymond BORÉ forpasis
09. 02. 2010
Raymond BORÉ [remon bore], komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j), forpasis la 6-an de februaro en Chambéry, Francio. Li naskiĝis la 19-an de oktobro 1925. Raymond BORÉ estis dum multaj jaroj kunlaboranto de Hugo RÖLLINGER pri la registrado de ZEO-j. En 2001, post la morto de RÖLLINGER, Raymond BORÉ daŭrigis lian laboron kiel komisiito de UEA. Raymond BORÉ ankaŭ vizitis multajn ZEO-jn por kompletigi sian kolekton de fotoj pri ili. En sia hejmurbo li atingis decidon de la urbaj instancoj nomi la placon, ĉe kiu li loĝis, Skvaro ZAMENHOF.
Pro la meritoj de Raymond BORÉ la Estraro de UEA ĉi-jare premiis lin per Diplomo pri Elstara Agado, sed la sorto ne plu permesis aranĝi ĝian personan transdonon al li. En 2005 li ricevis ankaŭ la Premion Ada Sikorska Fighiera. Raymond BORÉ estis dumviva membro de UEA ekde 1985 kaj delegito ekde 1986. Li estis ankaŭ mecenato de la Asocio i.a. kiel regula membro de Societo Zamenhof kaj ekde 2001 kiel Dumviva Patrono de UEA.
Pro malbona sanstato Raymond BORÉ rezignis kiel komisiito pri ZEO-j fine de la pasinta jaro. La Estraro de UEA nomumis kiel lian sekvanton lian longtempan helpanton Robert KAMINSKI.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA) Redaktoro: Niu Xueqin
********************************
Maŭro La Torre
La konata itala esperantisto, akademiano kaj antaŭa prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Mauro la Torre forpasis en malsanulejo en Romo la 26-an de marto 2010 en la aĝo de 63 jaroj.
Mauro La Torre naskiĝis la 11-an de novembro 1946 en Romo. Li doktoriĝis pri matematika lingvistiko en la universitato La Sapienza, en Romo. Li poste iĝis profesoro pri eksperimenta pedagogio en la fakultato pri klerigsciencoj de la Universitato Romo.
Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li ricevis la honoran titolon "Esperantisto de la Jaro".
Li estis membro de Akademio de Esperanto ekde la jaro 2007.
El Libera Folio
***********************************
Mortis ANTROPOLOGO Claude LÉVI-STRAUSS.
FRANCIO - 4-an de novembro, 2009. eventeo I eo
ClaudeLévi-Strauss,kiumortis lastan semajnon je la aĝo de 100 jaroj,estis ĝenerale rigardata kielfondintodemodernaantropologiokajunu el la plej eminentajpensuloj de Francio.Lienkondukisstrukturismonalantropologio,pritrakto kiu provasidentigi komunajn skemojndekondutokajpensoen ĉiujhomajsocioj.Lévi-Straussnaskiĝisen1908enBruselo,Belgio,de francajgepatrojdeJudadeveno.
Legu pli da detaloj pri tiu artikolo en la retpaĝaro de eventeo I eo
Mesaĝo de Franjo LEVÊQUE-PROVOST tra la listo "Bretonio"
Nia amiko Ferdi VINCE forpasis ĉi nokte. Li mankas kaj mankos kiel granda kverko en la arbaro de niaj sentoj, rilatoj kaj konoj. Adiaŭo l'amik' ni amis vin. Message de Franjo LEVÊQUE-PROVOST via la liste "Bretonio"
Notre ami Ferdi VINCE est décédé cette nuit. Il manque et manquera comme un grand chêne dans la forêt de nos sentiments, relations et connaissances. Adieu l'ami on t'aimait bien.
Message d'Henri MASSON
Ni efektive perdis ne nur agrablan amikon sed ankaŭ kapablulon, pedagogie talentan Esperanto-Instruiston. Ferdinand (Ferdi) Vince estis aktiva ne nur en
la Esperanto-grupo de Saint-Nazaire, Espéranto 44 kaj sine de Esperanto-Bretagne, en la tiea grupo de Pacista Unuiĝo de Francio, sed ankaŭ en
la Freinet-movado (ICEM-Esperanto), en
la SAT-movado (SAT kaj SAT-Amikaro por kiu li organizis kun grupanoj tre bonan kongreson en 1985). Kruele trafis lin, en 2003, pro kancero, la forpaso de lia edzino Janine. En la sama periodo mortis ankaŭ Monique LoubIÈre, el Nantes, ankaŭ tre kara al multaj el ni. La lasta mesaĝo kiun mi ricevis de li, la 11an de januaro 2009, estis respondo pri ekzisto, en St Nazaire, de strato Jacques Pâris de Bollardière pri kiu mi redaktis artikolon por Vikipedio. En antaŭ mesaĝo de la 9a de januaro, li informis min ke li revenis el unumonata restado en hospitalo kaj unumonata en ripozdomo. Plej bona maniero honormemori lin estas persiste aktivi por Esperanto kaj ties porpacaj aspektoj kun amikaj pensoj por liaj familianoj, geamikoj kaj asociaj gekamaradoj.
Ni daŭrigu !
Nous avons effectivement perdu non seulement un ami agréable mais aussi un homme capable, un enseignant d'espéranto pédagogiquement talentueux. Ferdi (Ferdinand) Vince militait aussi dans le groupe d'espéranto de Saint-Nazaire, dans Espéranto 44 et au sein d'Espéranto-Bretagne, du groupe local de l'Union Pacifiste de France mais aussi dans ICEM-Espéranto (Mouvement Freinet). Il avait été cruellement éprouvé, en 2003, par le décès de son épouse Janine suite à un cancer. Très chère aussi à beaucoup d'entre-nous, Monique LoubiÈre
Le dernier message que j'ai reçu de lui, le 11 janvier 2009, était une réponse à une question que je lui avais posée à propos de l'existence d'une rue du général Jacques Pâris de Bollardière à St Nazaire. Dans un message précédent du 9 janvier, il m'avait informé qu'il revenait d'un séjour d'un mois en hôpital et d'un mois en maison de repos. La meilleure façon d'honorer sa mémoire est de persévérer pour l'espéranto et ses applications au service de la paix, avec des pensées amical était aussi décédée à Nantes dans la même période.es pour ses familiers, amis et camarades. Continuons !
Henri Masson
Bela omaĝo pri Ferdi VINCE aperis en "Presse Océan" :
Un bel hommage à Ferdi VINCE a été publié dans "Presse-Océan“ :
Malgraŭ bedaŭrinda ortografia eraro sub la foto ("speranto"), temas pri bona artikolo.
Malgré une regrettable faute d'orthographe sous la photo (“speranto“) il s'agit d'un bon article.
Henri MASSON. 05.05.2009
*************************************** Maurice Druon mortis la 14an de aprilo 2009 Vikipedio
En 1948, li ricevis la premion Goncourt pro sia romano titolita Les grandes familles ("La grandaj familioj"). Je la 8-a de decembro1966, li estis balotelektita por fariĝi la nova 30-a sidanto de la Franca Akademio (post la morto de Georges Duhamel), ĉefe pro siaj klerulaj verkoj.
Sed Druon estas pli famkonata pro serio da historiaj romanoj, kiujn li redaktis dum la 1950-aj jaroj kaj titolis Les Rois Maudits ("La Malbenitaj Reĝoj"), pri la reĝadoj de Filipo la Bela kaj de la idoj de tiu ĉi.
Maurice Druon estis franca ministro pri kulturo en 1973 kaj 1974, kiam Pierre Messmer estis ĉefministro. Li pli poste fariĝis deputito de Parizo ekde 1978 ĝis 1981.
[1] artikolo de la 14-a de aprilo 2009, en la retejo de la ĵurnalo Le Monde (konsultita je 2009-04-16)
(2) : texte en français ci-desous
Chant des partisans
<!--[if !supportEmptyParas]--> <!--[endif]-->
Ami entends-tu
Le vol noir des corbeaux
Sur nos plaines.
Ami entends-tu
Les cris sourds du pays
Qu'on enchaîne,
Ohé partisans
Ouvriers et paysans
C'est l'alarme!
Ce soir l'ennemi
Connaîtra le prix du sang
Et des larmes…
Montez de la mine,
Descendez des collines,
Camarades.
Sortez de la paille
Les fusils, la mitraille,
Les grenades.
Ohé! les tueurs
A la balle et au couteau
Tuez vite!
Ohé! saboteurs
Attention à ton fardeau…
Dynamite…
C'est nous qui brisons
Les barreaux des prisons
Pour nos frères.
La haine à nos trousses
Et la faim qui nous pousse,
La misère.
Il y a des pays
Où les gens au creux des lits
Font des rêves.
Ici, nous vois-tu
Nous on marche et nous on tue
Nous on crève…
Ici, chacun sait
Ce qu'il veut, ce qu'il fait
Quand il passe
Ami, si tu tombes,
Un ami sort de l'ombre
A ta place.
Demain du sang noir
Séchera au grand soleil
Sur les routes.
Chantez compagnons,
Dans la nuit, la liberté
Nous écoute…
Ami, entends-tu
Les cris sourds du pays qu'on
Enchaîne!…
Ami, entends-tu
Le vol noir des corbeaux sur nos Plaines !…
Eartha Kitt, la usona kantistino kaj aktorino konata pro ŝia kontraŭstaro al la usona milito en Vjetnamio, mortis pro kojlokancero. La artistino forpasis tiun ĵaŭdon je la aĝo de 81 jaroj. Al ŝi estis diagnozita kanceron antaŭ du jaroj kaj ŝi estis kuracata en Nov-Jorko. Dum ŝia kariero, Kitt estis foje cenzurita en Usono pro ŝia kontraŭstaro al la vjetnama milito kaj eniris memvolan ekzilon en Eŭropo en la 1960-aj jaro, kaj nur revenis al Usono en 1974.
Kitt , kiel ĉiuj scias, iam diris dum lunĉo ĉe la Blanka Domo antaŭ Bird Johnson, edzino de la tiama usona prezidento : "Vi sendas la plej bonulojn de ĉi tiu lando por esti mortpafitaj kaj kripligitaj... kompreneble la junuloj ribelas." Kitt nomis sin "seksan katidon", dum Orson Wells, la aktorodirektoro de la 1930-aj jaroj, diris, ke ŝi estis "la plej ekscita el ĉiuj vivaj virinoj". "Mi ne ludas rolon. Mi nur estas Eartha Kitt," ŝi diris al brita ĵurnalo iom antaŭe ĉijare. "Mi volas esti Eartha Kitt kiel ajn ŝi estas, ĝis la dioj prenos min kien ajn ili volos preni min."
Andrew Freedman, ŝia delonga amiko kaj publicisto, deklaris : "Ŝi laboris ĝis antaŭ du monatoj... Ni havis datojn rezervitaj tra 2009." Kitt pasigis sian junaĝon en katuna plantejo en la ŝtato de Suda Karolino, sed jam kiam ŝi havis 20 jarojn ŝi ektravojaĝis la mondon kaj ekkomencis sian karieron en Parizo. La kantistino kantis la famajn "C'est si bon" kaj "Old fashioned Girl" kaj laboris kun la faega franca kantistino Edith Piaf.
Ŝiaj fervoruloj admiris ŝian portretadon de "Catwoman" en la usona televida serio Batman en la 1960-aj jaroj, kaj ŝi ankaŭ laboris kun la fama Nat King Cole en 1958 en "St Louis Blues" kaj kun Sidney Poitier en "The Mark of the Hawk" en 1957. Eartha Kitt gajnis du Emmy televidajn premiojn kaj estis kandidatigita por du Tony kaj du Grammys premioj. Ŝi geedziĝis por kvin jaroj en la 1960-aj jaroj kun Bill McDonald, konstruentreprenisto. Ili havis kune unu filinon, Kitt.
SUDAFRIKO - 10-an de novembro, 2008. eo | eventeo.net
Miriam Makeba, la mondfama sudafrika kantistino, mortis je la aĝo de 76 jaroj pro malsano, apud la suditala urbo Caserta. Makeba mortis hieraŭ lundon post lasta partopreno al koncerto por Roberto Saviano, verkisto minacata je morto de la mafio. "Mi ne jam absolute certas pri la kaŭzo de ŝia forpaso, sed ŝi suferis artriton, severan artriton, jam de kelka tempo," ŝia publicisto diris al itala radiostacio.
Makeba estis plej bone konata de siaj fervoruloj kiel "mama Africa" (Panjo Afriko) ĉar ŝi fariĝis la eminenta voĉo de Afriko kaj simbolo de la batalo kontraŭ rasapartismo en ŝia hejmlando. Naskiĝinta en domaĉaro ekster Johannesburg je la 4-a de marto 1932, Miriam Makeba unua venis al la publika atento kiel kunkantisto de la Manhattan Fratoj en 1954. Ŝi travojaĝis Usonon ĝis 1959. La sekvonta jaro, kiam ŝi volis hejmenreveni por entombigi ŝian patrinon, la tiama sudafrika rasapartisma ŝtato revokis ŝian civitanecon kaj ankaŭ malpermesis ŝian muzikon en la lando. Rezulte, ŝi pasigis 31 jarojn en ekzilo, loĝis en Usono kaj poste en Gvineo antaŭ ol ŝi fariĝis la unua nigra afrika virino kiu ricevis Grammy-Premion, kiun ŝi dividis kun la kantisto Harry Belafonte en 1965.
Du jarojn poste ŝi vere tutmondfamiĝis dank'al la disko de la neniam superita ŝlagro "Pata Pata". De tiam, Miriam Makeba elstaris pro la apartaj klaksonoj, kiujn ŝi uzis por iel "interpunkcii" siajn kantojn en sia denaska kosa lingvo. En 1985 Bongi, ŝia sola filino, mortis je la aĝo de 36 jaroj pro komplikaĵoj de aborto. Makeba ne havis monon por aĉeti ĉerkon por Bongi do ŝi entombigis ŝin sole kaj malakceptis ĉeeston de kelkaj ĵurnalistoj kiuj priraportis la funebran solenon. Sed tiun teruran periodon de sia vivo ŝi supervivis.
Ŝi revenis al Sudafriko en la 1990-aj jaroj post kiam Nelson Mandela estis elprizonigita sed ege malriĉa ŝi devis tiam atendi ses jarojn por trovi iun en la loka diskindustrio kiu akceptis produkti diskojn kun ŝi. Ŝi tiam eldonis "Homeland" (hejmlando) kiu enhavas kanton priskribante ŝian ĝojon esti hejme post la multaj jaroj en ekzilo. "Mi konservis mian kulturon. Mi konservis la muzikon de miaj radikoj. Per mia muziko mi fariĝis ĉi tiu voĉo kaj bildo de Afriko kaj ties homoj sen eĉ konscii pri tio," ŝi diris en sia biografio.
La 19-an de oktobro en la aĝo de 82 jaroj forpasis la konata esperantisto kaj dumviva membro de UEA, Bernard GOLDEN. Lin funebras la vidvino Eva GOLDEN kaj la du filoj Daniel Lariko kaj David Alko. Bernard GOLDEN naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark, Nov-Ĵerzejo, Usono. Li estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1.800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto. Lia verkado estis tiel abunda, precipe sed ne nur en la esperantologia kampo, ke iutempe oni uzis la neologismon goldeni en la signifo "abunde verki por ĉiaj periodaĵoj".
El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ(1982) kaj Bestoj kaj homoj (1987), la romanetoj Infero en aŭtuno(1993) kaj Ŝamanoj en la kosmo (1994), kaj la teatra volumo Antaŭ la kulisoj(1994).
Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Ankaŭ liaj du filoj scias Esperanton. Bernard GOLDEN estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato, ano de la Akademio de Esperanto, estrarano de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).
En 1998, koincide kun la alveno de la reta epoko, Bernard GOLDEN publike deklaris verkoĉeson, sed ne kabeis. Ankoraŭ ne ekzistas kompleta bibliografio de lia vasta verkaro.
Amasoj da Palestinanoj faris lastan omaĝon al la poeto Mahmud DARWISH en la cisjordania urbo Ramallah. Eminentaj funebrantoj, kaj eĉ la palestina gvidanto Mahmud ABBAS priskribis la poeton kaj aŭtoron kiel heroon por ĉiuj Palestinanoj. DARWISH estis unu el la plej influaj kulturaj personoj en lasttempa araba historio, kiu scipovis kapti la esencajn trajtojn de la palestina sopiro al sendependeco.
Li mortis post malfermkora operacio en Usono, lastan sabaton je la aĝo de 67 jaroj.
Miloj da nigre vestitaj funebrantoj laŭiris la stratojn de Ramallah, multaj tenis portretojn de la poeto kaj palestinajn flagojn. Militista konvojo prenis la ĉerkon, kovritan per palestina flago kaj flavaj floroj, ĝis la tombo de Sro DARWISH apud la Palaco de la kulturo, proksimume 4 km for de la centra parto de Ramallah. "Li estis majstro de Vorto kaj Saĝeco, li estis simbolo kiu esprimis nian nacian senton, nian homan konstitucion, nian deklaron de sendependeco," Sro ABBAS diris. "Vi restas kun ni, Mahmud, ĉar vi reprezentas ĉion, kio unuigas nin."
Mahmud DARWISH estis konsiderata kiel nacian ikonon, kies verko ofte baziĝis sur liaj spertoj de vivo en ekzilo. "Li simboligas la palestinan memoron," iu palestina funebranto diris al fremdaj reporteroj. "Li intencis transdoni mesaĝon : fine ni ĉiuj estas homoj kaj ni devas labori kolektive por la homaro." Li ankaŭ skribis la faman paroladon kiun Arafat liveris ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en 1974 : "Hodiaŭ mi venas kaj kunportas branĉon de olivarbo kaj pafilon de liberecobatalanto. Ne lasu la branĉon de olivarbo fali de mia mano." Apenaŭ estas dubo, ke lia verkaro, ne nur pri la palestina motivo, sed ankaŭ pri amo kaj espero kaj morto, daŭros trans la araba mondo...
hhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhhh
Dimanche 3 août 2008 : Alexandre SOLJENITSYNE,
prix Nobel de littérature 1970, privé de sa citoyenneté en 1974 et expulsé d'URSS.
(lire aussi rubrique Radio Polonia)
La fama egipta filmreĝisoro Ĝibril Jusef Chahine (aŭ esperante Ŝahin) ĵus mortis en Kairo je la aĝo de 82 jaroj, kvar semajnojn post kiam li suferis cerban hemoragion. Li estas unu el la plej admirataj personoj de la araba filmarto, kiu faris sian unuan filmon en 1950 kaj pritraktis absolutismon kaj religian fundamentismon en sia verkaro. Jusef Chahine ankaŭ estis aparte admirata en Francio, kaj ricevis specialan premion ĉe la filmfestivalo de Cannes en 1997 kiel rekompenson por sia tuta kariero.
Sro Chahine estis fluginta al Parizo por kuracado post sia hemoragio, sed revenis al Kairo antaŭ 10 tagoj. Lia fina filmo, "Heya fawda" (Ĥaoso), aperis iom antaŭe ĉijare. Lia kolego Ĥaled Jusef devis fini ĝin pro la malsaneco de Jusef Chahine. "Li estis unu el la plej gravaj filmistoj en la mondo, ne nur en la araba mondo," la egipta aktoro Nur al-Sherif diris al Agence France Presse. La plej fruaj filmoj de Chahine kiel ekzemple "Bab el Hadid" (internacie pli konata sub la nomoj "Kairo: Centra Stacidomo" aŭ "La fera pordego") en 1958 pritraktis seksan moralecon, aŭdacan temon por tiu tempo, kaj dum lia kariero li plurfoje provokis la koleron de religiaj kaj politikaj fortoj en Egiptio. Sed lia kariero supervivis la ŝtatigon de la nacia filmindustrio sub la prezidento Nasser, kaj lia filmo "Al Asfour" (La Pasero) en 1972 estis forta kritiko de la egipta gvidantaro je la tempo de la Sestaga Milito okazinta en 1967.
Chahine tamen daŭre laboris kaj kreis verkojn tre kritikemajn al la egiptaj gvidantoj, kaj faris serion da filmoj pri sia ŝatata hejmurbo Aleksandrio, rakontantaj lian infanaĝon, lian amon al la fruaj jaroj de Holivudo kaj liajn ambiguajn sentojn al Usono. Li bone konis Usonon ĉar li studis en Kalifornio en la jaroj 1940. En lia posta kariero, cenzuro estis unu el siaj plej ŝatataj temoj, kaj li ankaŭ fariĝis eminenta oponanto de la usona eksterlanda politiko en Mezoriento. En 1994, lia filmo "Al Mohager" (La Elmigrinto) estis malpermesata de tribunalo ĉar ĝia intrigo baziĝas sur la historio de Jozefo, troviĝanta en Biblio kaj Korano. La prezentado de profetoj estas malpermesata en plejparto de interpretoj de Islamo.
"Ĉiutage homoj multe suferas pro homoj kiuj diras al vi ke vi silentu, ke vi ne havas rajton paroli, ke vi ne havas rajton diskuti," Chahine diris. "Mi pensas, ke ĉi tio estas ekstrema perforto, kaj mi jam spertis ĝin." Al Jusef Chahine postvivas lia franca edzino Colette. Solena ceremonio okazos en Kairo lundon, anticipe de lia entombigo en Aleksandrio.
Lia patro, rabeno, estis murdita en Auschwitz. Lia patrino kaj li mem povis elŝteliĝi el la varsovia Getto en 1943 kaj estis ŝirmitaj en alia pola familia hejmo. En 1954 Bronisław Geremek diplomiĝis ĉe la fakultato pri Historio de la Universitato de Varsovio, kaj en 1956-1958 li kompletigis superajn studojn ĉe la Ecole Pratique des Hautes Etudes en Parizo. Li kompletigis sian doktorecon en 1960, kaj en 1972 li ricevis postdoktoriĝan gradon ĉe la Pola Scienca Akademio (PAN). En 1989 li estis nomumita vicprofesoron. La ĉefa temo de Geremek-a scienca laboro estis la esploroj pri la historio de la mezepoka socio kaj kulturo. Preskaŭ la tuta Geremek-a scienca kariero rilatas al la Instituto pri Historio de la Pola Scienca Akademio, kie li laboris de 1955 al 1985.
En 1950 Geremek aliĝis al la Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PZPR). Li estis la dua sekretario de la Baza Partia Organizaĵo (POP) de la PZPR ĉe la Universitato de Varsovio. En 1968, tamen, li retiriĝis el la partio proteste kontraŭ la invado de Ĉeĥoslovakio fare de la landoj de la Varsovia Pakto. Sekve en la jaroj 1970 Geremek estis konsiderata kiel unu el la ĉefaj figuroj en la pola demokrata kontraŭstaro. En 1978 li kunfondis la Socion por Edukaj Kursoj, por kiu li lekciis. En aŭgusto 1980 li aliĝis al la laborista protesta movado de la urbo Gdańsk kaj fariĝis unu el la konsilistoj de la Sendependa memreganta Laborsindikato Solidarność (Solidareco).
Post kiam la militleĝo estis deklarita en decembro 1981 li estis enkarcerigita ĝis decembro 1982, kiam li refoje fariĝis konsilisto de la tiam kontraŭleĝa sindikato Solidareco, kunlaborante kun Lech Wałęsa. En 1983 li estis denove arestita de la polaj aŭtoritatoj. Inter 1987 kaj 1989 Geremek estis la gvidanto de la Komisiono por Politikaj Reformoj de la Civita Komitato, kiu preparis proponojn por paca demokrata transformo en Pollando. En 1989 li ludis kernan rolon dum la debatoj inter Solidareco kaj la aŭtoritatuloj kiuj kondukis al liberaj parlamentaj balotadoj kaj la establo de nova parlamento. Geremek tiame fariĝis unu el la fondintoj de la Demokrata Unio (poste kombinita en la Libereca Unio) kaj estis la gvidanto de la parlamenta grupo de la Demokrata Unio de 1990 al 1997.
Post la balotadoj en 1991 la prezidento Lech Wałęsa petis al li formi novan registaron, sed Geremek ne tion faris kaj Jan Olszewski estis nomumita ĉefministro. Post kiam koalicia registaro estis formita en oktobro 1997 de la Balotada Ago de Solidareco (AWS) kaj la Libereca Unio, Geremek servis kiel ministro pri Eksterlandaj aferoj sub la ĉefministro Jerzy Buzek ĝis 2000. En marto 1999 li subskribis la traktaton laŭ kiu Pollando aliĝis al NATO. En la balotado por la Eŭropa Parlamento en junio 2004 Bronisław Geremek estis elektita kiel kandidato de la Libereca Unio, kaj li gajnis la plej grandan nombron de voĉdonoj en Varsovio.
S-ro Geremek, 76-jaraĝa, mortis je la 13-a de julio 2008, kiam la aŭto kie li sidis frapis alian veturilon en la urbo Lubień en okcidenta Pollando.
S-ro Geremek kaj Esperanto
Bronisław Geremek lernis Esperanton en sia junaĝo. En januaro 2008 li ricevis reprezentantojn de EEU,la diplomatojn D-ron Seán Ó Riain kaj Jozef Reinhart, okaze de ekspozicio pri Esperanto en la brusela parlamentejo organizita fare de Ljudmila Novak, MEP, el Slovenio. Profesoro Geremek konsentis kun ili kunorganizi neformalan diskuton en la Parlamento pri la temo "Esperanto: amiko aŭ malamiko de plurlingveco?", por ĉestigi Esperanton en la politika areno de la EP, kaj poste starigi interpartian grupon de deputitoj favoraj al propedeŭtika rolo por Esperanto en la plibonigado de lingvolernado ĝenerale.
La debato okazis la 14-an de julio, tuj post la tragika morto de profesoro Geremek,
kun la ĉeesto de 27 homoj, multaj el ili EP-anoj aŭ asistantoj de EP-anoj
Vendredi 4 juillet 2008 : LEE Choeng-Yoeng (Corée)
Jeudi 27 mars 2008 : Mme FRANGEUL (France)
Mardi 18 mars 2008 : Pierre TURBELLIER (France)
Dimanche 27 janvier 2008 : Don HARLOW (États-Unis)
Mardi 22 janvier 2008 : Claude PIRON (Suisse)
***************
Info Radio Polonia 13.07.2008
Forpasis profesoro Bronisław GEREMEK
13.07.2008
Dimanĉe en Pollando en la aŭtomobila akcidento pereis profesoro Bronisław GEREMEK. Li havis 76 jarojn. Pola kabinetestro Donald TUSK en speciala deklaro emfazis grandan bedaŭron pro lia tragika forpaso. Profesoro Bronisław GEREMEK estis elstara eksperto pri la mezepoko, aktivulo de demokrata opozicio, kunkreanto de la eventoj el la aŭgustro 1980, ministro por la eksterlandaj aferoj en sendependa Pollando. Kiel li akcentis profesoro Bronisław GEREMEK estis persono ĝisfine dediĉinta sin al aferoj de Pollando kaj poloj, kiu siajn sciojn kaj spertojn utiligis en Eŭropo kaj en la mondo por la bono de sia patrujo. Profesoro Bronisław GEREMEK ankaŭ proksima al ĉiuj esperantsitoj, junaĝe aktiva Esperanto-aganto, ĝis la vivofino kredanta pri la valoro de Esperanto kiel rimedo por demokrata lingva ordo. Pli amplekse al la figuro de la tragike forpasinta profesoro Bronisław GEREMEK ni referencos en nia morgaŭa programo.
04.07.2008.Funebra informo venis el Koreio. Nome la 4an de julio mortis tie la eksa prezidanto kaj vicprezidanto de UEA, prof. LEE Choeng-Yoeng. Kiel informas Gazetaraj Komunikoj kiel prezidanto de UEA li distingiĝis kiel dinamika kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediĉo al Esperanto, sincereco kaj persona ĉarmo vekis ĉies simpation. Li kuniniciatis la unuan Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj la Manifeston de Prago, kiu subskribita de pli ol 13000 esperantistoj, daŭre restas la gvida dokumento pri la celoj de la Esperanto-movado.
(Informo de Radio Polonia)
En Libera Folio ... oni legas ...
La antaŭa prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, forpasis en Koreio la 4-an de julio 2008 en la aĝo de 76 jaroj. Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932 en Samcheonpo, Koreio. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en Japanio pri komerca ekonomiko. Li laboris kiel ĉefo de la merkatuma grupo de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj estis emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio). Kiel prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong iniciatis la Nitobe-simpozion, kiu okazis unuafoje en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1996, kaj estis inter la iniciantintoj de la Manifesto de Prago.
Lee Chong-Yeong lernis Esperanton en la jaro 1949, kiam li estis 17-jara, kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004).
Li verkis kelkajn librojn pri Esperanto en la korea, kaj ankaŭ la dokumenton "Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj", eldonitan de UEA en 2003. Li ankaŭ estis unu el la ĉefaj agantoj por la eldono de la ĉina-japana-korea komuna verko Historio por Malfermi Estontecon.
Li estis honora membro de UEA.
En intervjuo de Libera Folio en 2005 li diris interalie:
- Kvankam la angla estas efektive internacia lingvo, neniuj regnoj oficiale povas aŭ pretas agnoski ĝin en interŝtataj organizaĵoj, precipe ne en EU. La nura solvo estas en neŭtrala internacia komuna lingvo. Jen estas la okazo por Esperanto kaj la defio al ĝi. La celo de la movado devas esti atentigi internaciajn organizaĵojn pri tio ke ili havas lingvan problemon kiu ĝenas demokratian internacian komunikadon, kaj instigi, ke ili diskutu la lingvajn problemojn.
Alia eksprezidanto de UEA, Renato Corsetti, funebre komentis la forpason:
- Ni klinu niajn flagojn antaŭ Lee Chong-Yeong ! Temis pri unu el la plej sinceraj esperantistoj, kiujn mi iam renkontis. Li laboris por Esperanto kaj neniam petis ion ĉe aliaj esperantistoj aŭ organizaĵoj pro tio. Li estis profunde konvinkita pri Esperanto, tiom profunde, ke kelkaj "modernuloj" inter la esperantistoj ne komprenis, kial li vere pensis, ke indas proponi Esperanton al la neesperantistoj, al la internaciaj organizaĵoj, al Unuiĝintaj Nacioj. Mi dankas lin pro ĉiuj instruoj, kiujn li donis al mi kaj ĝenerale al UEA dum liaj periodoj kiel prezidanto kaj vic-prezidanto.
La nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, diris, ke la forpaso de Lee Chong-Yeong estas grava persona bato al li.
- Mi laste renkontis lin ĝuste antaŭ ol forveturi el Jokohamo. Li donacis al mi ekzempleron de Historio por malfermi estontecon - tiu inspira libro, kies eldonon li spronis per granda persona iniciato, kaj kiun mi atente legis post mia reveno. La mandaton de d-ro Lee Chong-Yeong kiel prezidanto de UEA ni ĉiuj memoras kiel tempon de rejunigo kaj redirektado de la Asocio.
Pierre JAGUENEAU, la reprezentanto de la Administra Konsilio pri la Esperanto-grupo de Angers [anĵe], informis nin pri la forpaso de S-ino FRANGEUL, okazinta ĵaŭdon, la 27an de marto 2008. Ŝi estus okdekjaraĝa la morgaŭan tagon de sia entombigo !
Servema kaj tre afabla, ŝi akompanis regule sian edzon André, dum ĉiuj esperantaj aranĝoj.
Lundon, la 31an de marto 2008, ĉeestante la funebran ceremonion en la preĝejo Saint-Martin des Champs (Sankta Marteno de la Kampoj), en Angers, ni prezentis, nianome kaj en la nomo de la Groupe Espéranto du Maine, niajn sincerajn kondolencojn.
Décès de Mme FRANGEUL
C’est Pierre JAGUENEAU, le représentant du Conseil d’Administration du groupe Espéranto d’Angers, qui nous a annoncé le décès de Mme FRANGEUL survenu le jeudi 27 mars 2008. Elle aurait eu 80 ans, le lendemain de son enterrement !
Serviable et d’une grande gentillesse, elle accompagnait régulièrement André, son époux, dans toutes les manifestations espérantistes.
Lundi 31 mars 2008, assistant à la cérémonie funèbre en l’église Saint-Martin des Champs, à Angers, nous avons présenté en notre nom et celui du Groupe Espéranto du Maine, nos sincères condoléances.
Nous apprenons la disparition, le 18 mars 2008, à l'âge de 98 ans, de Monsieur Pierre TURBELLIER, retraité SNCF, ancien président et fondateur du groupe Espérantiste des Cheminots du Mans. Avec lui, beaucoup d'espérantistes manceaux ont découvert l'espéranto, apprécié sa pédagogie, son enthousiasme, sa disponibilité, sa force de conviction ... Info : Jackie HUBERDEAU, vice-présidente du Groupe Espéranto du Maine, qui ne l'a pas connu, mais qui a eu connaissance à plusieurs reprises, de telles appréciations. !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!
Don HARLOW
Pri Don HARLOW, en Libera Folio.
La 27-an de januaro, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto DonHARLOW. DonHarlow aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (nun Esperanto USA) kaj kiel redaktoro de ĝia gazeto Esperanto USA. Li estis konata ankaŭ kiel verkisto, tradukisto, recenzisto, kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, kaj li kreis grandan retan kolekton de Esperanto-literaturo. Ekde la pasinta jaro, ekzistas la premio HARLOW, kiu estas aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis establita omaĝe al la multjara laboro de DonHarlow por la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado.
******************************
Info : Henri MASSON
La semaine dernière, nous avons appris le décès de Claude PIRON, qui a eu lieu le mardi 22 janvier. Un information qui vient juste de parvenir de Ret-Info anonce le décès de Donald J. HARLOW qui a eu lieu le dimanche 27 janvier dans un hôpital, à la suite d'une longue maladie. Le mouvement pour l'espéranto des États-Unis n'est pas seul à être touché en cela. En tant que "vrai" anglophone, usager de la solution la plus équitable du problème mondial de communication linguistique, son avis avait et conservera une grande valeur. Don a effectué un travail documentaire considérable, essentiellement en anglais et en espéranto, et les nombreuses pages qu'il a créées méritent l'attention de toutes et de tous : http://www.webcom.com/~donh/don/don.html http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html http://donh.best.vwh.net/Esperanto/EBook/chap05.html ("A Language Made for the World" / Une langue faite pour le monde; pour d'autres articles, rempacez le chiffre 5 par d'autres : documents de 01 à 11)
Dans le cadre du Rebat-servo de SAT-Amikaro, j'ai eu durant des années des occasions de collaborer avec lui sur la liste "Reago" qu'il avait créée pour réagir par Internet à ce qui se disait ou s'écrivait à travers le monde sur l'espéranto. Claude PIRON était aussi très actif et sans doute l'un des collaborateurs les plus compétents de la liste Reago.
Pasintsemajne, ni eksciis pri la forpaso de Claude PIRON okazinta mardon, la 22an de januaro. Ĵusa informo de Ret-Info anoncas la forpason de Donald J. HARLOW okazinta dimanĉon, la 27an de januaro en hospitalo, sekve de longa malsano. Ne nur la usona Esperanto-movado estas trafita en tio.
Kadre de la Rebat-servo de SAT-Amikaro, mi havis dum jaroj okazojn kunlabori kun li en la listo "Reago", kiun li starigis por reagi per la Interreto al tio kio estis dirita au skribita tutmonde pri Esperanto. Ankaŭ Claude PIRON estis tre aktiva kaj sendube inter la plej kompetentaj kunlaborantoj de la listo Reago.
Mardi 22 janvier 2008, un pionnier de l'espéranto vient de disparaître...
Claude PIRON 1931 - 2008.
Un livre fondamental de Claude PIRON, qu'il vous est possible d'emprunter à la Médiathèque Louis Aragon du Mans.
Les premiers échos sur la disparition de Claude PIRON, suite à une crise cardiaque, le mardi 22 janvier au soir, montre que ceci a déjà été la cause d'une grande douleur dans le monde espérantiste. Après un premier moment de stupeur, ayons conscience que notre tristesse l'attristerait s'il pouvait encore nous exprimer ses sentiments. La meilleure façon d'honorer sa mémoire, d'une certaine manière la plus "réjouissante" pour lui, consiste à chercher l'inspiration dans l'immense travail qu'il a accompli. Après la disparition d'un grand et bel arbre, il en pousse encore beaucoup d'autres nouveaux du fait de la dissémination naturelle, parfois loin du lieu où il a grandi. C'est ce que nous constaterons certainement après un temps pas trop éloigné. Henri MASSON
Unuaj eĥoj pri la malapero de Claude PIRON, pro koratako, la mardon 22an de Januaro vespere, montras ke tio jam estigas fortan doloron por la tuta esperantistaro. Post unua momento de stuporo, ni konsciu, ke nia malĝojo malĝojigus lin se li povus ankoraŭ esprimi siajn sentojn al ni. La plej bona maniero honori lian memoron, iel la plej "ĝojiga" por li, konsistas serĉi inspiron en la grandega laboro kiun li plenumis. Post malapero de granda kaj bela arbo ekkreskas ankoraŭ multaj novaj pro natura dissemado, foje malproksime de la loko kie ĝi kreskis. Tion ni certe konstatos post ne tro fora tempo. Henri MASSON
Je me permets de porter à votre connaissance le message de Jean-Louis TEXIER,
reçu ce jour vendredi 25 janvier 2008.. Beaucoup d'entre-nous ont des souvenirs semblables, tant Claude PIRON et son épouse
étaient au service de l'espéranto, mais aussi à notre service,
avec tellement de simplicité et d'humilité !
Jackie HUBERDEAU
Mi ĵus eksciis tra mesaĝo de niaj amikoj el Norda Federacio pri la morto de Claude PIRON. Indas atenti minuton pri tia esperantista "elito" (kvankam tiu vorto ne plaĉas al kelkaj). Al lia edzino kaj familio tutkoraj kondolencoj "el la profundo de mia koro". Mi ofte renkontis lin eĉ familie kun S-ino TEXIER, kaj evidente universalkongrese. Fora tikla memoraĵo estas familia kunfotografo okaze de la kongreso de Lucerno, kiam lia familio kaj nia paro okaze de ekskurso entenatis ĉiuj en la kavo de larĝa arbo. Claude kaj lia edzino, ankaŭ kun niaj nordfederaciaj geamikoj estis renkontitaj en 2005 en la kongreso de Bulonjo ĉe maro (ni estis ĉe sama hotelo). Ni multe akordiĝis pri evoluo de la esperanto-movadoj en la mondo, kaj li alportis al niaj filozofioj sian senton de singarda analizo ŝuldita al plurjardekaj paralelaj respondecoj, li en la mondo de esploro, de pripenso, de porstudaj konsiloj kaj evidente de libroverkado, kaj, kaj ... mi mem pli modeste en tiu de grava asocio kia estas Esperanto-France. Ni plurfoje interretis sed ni ja havis lastajn interŝanĝojn antaŭ 10 tagoj, koncerne ĝenevan sperton de esperantistoj por diskonigi nian aferon ; li klarigis al mi sian opinion kaj kiamaniere aliloke en la mondo fortaj asocioj povas tiel trabati la murojn de indiferento. La esperanto-movado estas riĉa ne nur je dinamikaj instruantoj, kaj propagandistoj, Claude estis siafake kaj siasperte nemalhavebla, malfacile anstataŭebla ŝtono el kiuj ni pli kaj plu bezonos por aspekti firmaj kaj fortaj por defendi niajn valorojn.
"Le Monde de L'Espéranto" ĵus rekopiis unu el liaj pli oportunaj disertacioj koncerne nian lingvon kaj ties rilaton al la fermitaj okuloj en la universo. Dankon, Claude, pro tiu testamenta verko. Estas la momento atentigi ĉie en niaj grupoj kaj kursoj pri la amplekso de liaj ĉu tiklaj, ĉu seriozaj romanoj aŭ fantaziaĵoj, estus digna omaĝo uzi ilin jam por praktikigi esperanton inter ni kaj la diversaj generacioj. "Ni frandu Piron ree kaj ree !"
Lors des Journées d'été des Verts (Mouvement écologiste),
à Saumur (Maine et Loire), fin août 1991,
journées pendant lesquelles Claude PIRON et son épouse Nicole étaient venus
- donner une conférence publique sur l'espéranto,
- collaborer à la rédactiond'un 4-page thématique sur l'espéranto
(de la Commission Espéranto chez les Verts).
Leur séjour s'est achevé à Grésillon,
le Centre Culturel Esperanto proche de Baugé dans le Main-et-Loire,
où ils ont animé tous les deux une soirée en chansons très appréciée !
Photos A.et J. HUBERDEAU
Jean-Luc MERMET (au fond, à gauche). À ses côtés Jean RICHARD.
Sur la droite, Nicole et Claude PIRON, Jackie HUBERDEAU